Page Text: Proponu! • Elstaraj artikoloj : 309 • Legindaj artikoloj : 289
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio -principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.
La projekto estas difinita de la kvin principoj . La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn .
Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj . Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo .
Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon . Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi .
Manlibro pri Vikipedio • Komunuma portalo • Konsiletoj • Fejsbuka paĝo
Esperanto kaj Libera Scio
Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto -parolantaj vikimedianoj . Fondaĵo Vikimedio , kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto , rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013 . Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.